You are here

Back to top

Faciliga vortaro: por Fundamenta Esperanto (Mas-Libroj #124) (Paperback)

Faciliga vortaro: por Fundamenta Esperanto (Mas-Libroj #124) Cover Image
By Renato Corsetti (Director), Anna Lowenstein (Preface by), Vilhelmo Lutermano (Compiled by)
$7.90
Usually Ships in 1-5 Days

Description


Kiam komencanto volas esprimi sin en Esperanto kaj serĉas konvenan vorton por ideo, kiun li ne tuj trovas, facile trudiĝas al lia menso vortoj el lia gepatra lingvo au el alia de li konata lingvo, al kiuj li emus aldoni Esperantajn finaĵojn kaj uzi ilin tiel. Tio kompreneble ne taugas por internacia au universala komunikado.

En tia situacio troviĝas ne nur komencantoj, sed ankau homoj, kiuj ĝenerale jam bone regas Esperanton, sed emas uzi fakvortojn - ĝenerale el greka kaj latina, sed nuntempe ankau angla materialo - en tute ordinara komunika situacio.

Bedaurinde ankau vortaroj listitas tiajn vortojn kaj tiel instigas homojn uzi ilin.

Tiaj fremdvortoj - ĉar vortoj fremdaj al nia lingvo - estas plej ofte ne nur superfluaj (ĉar eblas esprimi la saman ideon per pure Esperanta vortmaterialo), sed ankau tre ĝenaj (ĉar multaj Esperantistoj sur la terglobo ne komprenas ilin). Tiu ĉi vortaro provas helpi en tia situacio.

"Nia Fundamento estas iasence sankta, ĉar kiel Zamenhof diris en ĝia anta parolo: «Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento eĉ la plej malgrandan ŝanĝon Ĝi, do, estas normodona lingva libro por la komunumo de esperantistoj.

La Fundamento estas nia modelo. Oni devas interpreti ĝin per komuna prudento, kaj provi vivigi ĝiajn principojn, ne la unuopajn esceptojn. Tio, kio gravas, estas la granda bildo, estas la klaraj principoj de facila, senescepta, aglutina lingvo. Ankau la tutmondigo de la vortara materialo povas esti rigardata kiel principo venanta el la Fundamento, kiu provis esti kiel eble plej internacia en sia tempo." (Renato Corsetti)

"Kunmetado estas la kerno de la esperanta vortfara sistemo. Ni ne donu al la komencantoj listojn de novaj vortoj parkere lernendaj; prefere ni montru al ili, kiel surbaze de malgranda radikaro, ili povos mem esprimi la plejparton de la normale bezonataj konceptoj." (Anna Lowenstein)

Tiu ĉi vortaro helpas trovi Esperantajn alternativojn al ne necesaj fremdvortoj.


Product Details
ISBN: 9782369600251
ISBN-10: 236960025X
Publisher: Monda Asembleo Socia
Publication Date: September 2nd, 2015
Pages: 128
Language: Esperanto
Series: Mas-Libroj